La asocio
Esperanta Naturamikaro estas perlingva asocio de amikoj de la naturo kaj de la tero, ĉar ni laboras por grandvalora idealo pere de Esperanto : la bonfarto de nia planedo tero kaj ĝiaj loĝantoj.
Esperanta Naturamikaro estas membro de la Esperanta Civito, la nova organiza modelo por Esperantio, suverena kolektivo, demokrata kaj federala, strukturita kiel senteritoria subjekto de internacia juro. Ni povas komuniki en 7 lingvoj (angla, esperanta, franca, germana, itala kaj hispana) sed ni mem preferas por nia internacia komunikado la internacian lingvon Esperanto pro motivoj de daŭreblo, justa komunikado kaj respekto al lingvoj pro la fakto ke ne nur biodiverseco estas endanĝerita, sed ankaŭ lingvodiverseco.
Ni konkrete rekomendas la uzon de verdaj vojoj, la ĝuadon de sanaj kaj alternativaj ferioj, sed ankaŭ la esploron de ŝancoj por daŭrebla laborkreado kaj vivtenado per nova komercmodelo laŭ la filozofio de la blua ekonomio por la entreprenemuloj inter ni kiuj pli kredas je entreprenema modelo por la progresigo de Esperanto.
Esperanta Naturamikaro daŭrigas la tradicion de TANEF, malfondita antaŭ kelkaj jaroj. Dek sep personoj el naŭ landoj (Hispanio, Francio, Belgio, Germanio, Svedio, Hungario, Svislando, Italio, Togolando) fondis en Malago la Esperantan Naturamikaron. La nova asocio strebas havi partnerajn rilatojn kun la Naturamikaro Internacia. Ĝi enskribiĝis en la hispana registro de asocioj kaj povus aliĝi ankaŭ al SAT kaj UEA kaj alio, kondiĉe ke almenaŭ du trionoj de la ENa-anaro estas individuaj membroj de la koncerna subjekto.
Kotizo
30,- eŭroj jare en la landoj laŭ kontingento 1 de la Monda Banko; 20,- laŭ kontingento 2; 10,- laŭ kontingento 3; 5,- laŭ kontingento 4. Aliĝpetoj pere de esperantio.net (retpoŝte).
Laborplano
La trijara laborplano (2011-2014) unuanime aprobita de la Asembleo en marto 2011 inkluzivas tri ĉefajn celojn por la parto administrado-organizo kaj tri por la parto produktado-servoj: interalie la eldonon de broŝuroj pri naturamika turismo kaj la okazigon en 2013 de internacia konferenco en Andaluzio (Hispanio) kun pluraj naturamikaj ekskursoj. Aldone ankaŭ iniciatojn favore al “Verdaj Vojoj” kaj la tradician Internacian Naturamikan Semajnon en Grindelvaldo. (Fonto : HeKo 475 2-B, 27 marto 2011)
Internacia Federacio de Naturamikoj
Naturamikaj asocioj grupiĝis ene de la Internacia Federacio de Naturamikoj kiu kalkulas pli ol 40 membro- kaj partnero-organizaĵoj kun entute 500.000 membroj. Tiu ĉi estas precipe aktiva en la disvolviĝo de projektoj en la sfero de ekologio, naturo kaj vivmedio, klimatprotektado kaj daŭrigebla turismo. Tiel ekestis ene de tiu federacio internaciaj projektoj kiel la Pejzaĵo de la Jaro, Bluaj Riveroj kaj Verdaj Vojoj. La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj kiuj plej ofte situas en arbaro kaj oftertas malmultekostan tranoktadon.
Iom pri nia historio
Naturamikaro kaj Esperanto
Dum multaj jaroj iuj naturamikaj asocioj uzis Esperanton en siaj membromarkoj. Ĝis 2006 agadis internacia esperantista naturamika asocio sub la nomo T.A.N.E.F (Turisma Asocio de Naturamikoj – Esperanto-Fako) kiu eldonis la bultenon ‘La Migranto‘. La 15an de junio 2010 17 personoj el 8 landoj fondis en Hispanio la transnacian societon ‘Esperanta Naturamikaro’.
D-ro FISCHER estis multjara prezidanto de la aŭstria filio de la Naturamikoj. D-ro Heinz FISCHER, kiu fariĝis prezidento de Aŭstrio, estas multjara subtenanto de Esperanto. Liaj gepatroj estis entuziasmaj esperantoparolantoj. Li ĉiam tre admiris la ideon de la popolinterliga lingvo Esperanto. Fonto : Esperantista Slovaka 4/2004
Esperanta Naturamikaro sur Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Naturamikoj
Niaj amikoj
Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI)
EMI estas grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciul(in)o. BEMI provas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj kiuj preferas sole vojaĝi. La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum la IS (Internacia Seminario de la Germana Esperanto Junularo).