
LA ASOCIO
ESPERANTA NATURAMIKARO (ENa) estas perlingva asocio de amikoj de la naturo kaj de la tero, ĉar ni laboras por grandvalora idealo pere de Esperanto: la bonfarto de nia planedo tero kaj ĝiaj loĝantoj.
Ni ofertas distrajn agadojn, kiuj celas scion pri la naturo kaj konscion pri naturmediaj problemoj, ne forgesante la memvolan mastrumadon de domoj kaj kampadejoj je modestaj prezoj. Ni celas same evoluigi la esperantan kulturon kaj ekonomion alimaniere, prefere en kunlaboro kun eksteraj partneroj.
Ni konkrete rekomendas la uzon de verdaj vojoj, la ĝuadon de sanaj kaj alternativaj ferioj, sed ankaŭ la esploron de ŝancoj por daŭrebla laborkreado kaj vivtenado per nova komercmodelo laŭ la filozofio de la blua ekonomio por la entreprenemuloj inter ni kiuj pli kredas je entreprenema modelo por la progresigo de Esperanto.

Esperanta Naturamikaro daŭrigas la tradicion de la en 2006 malfondita TANEF (Turisma Asocio de Naturamikoj – Esperanto-Fako), kiu eldonis la bultenon La Migranto. Dek sep personoj el naŭ landoj (Hispanio, Francio, Belgio, Germanio, Svedio, Hungario, Svislando, Italio, Togolando) fondis la 15an de junio 2010 en Malago la Esperantan Naturamikaron. D-ro Heinz Fischer, iama prezidento de Aŭstrio de esperantista familio, estis multjara prezidanto de la aŭstria filio de la Naturamikoj. (Fonto : Esperantista Slovaka 4/2004)
Esperanta Naturamikaro estas membro de la Esperanta Civito, la nova organiza modelo por Esperantio; suverena kolektivo, demokrata kaj federala, kaj strukturita kiel senteritoria subjekto de internacia juro. Ni povas komuniki en 7 lingvoj (angla, esperanta, franca, germana, itala kaj hispana) sed ni mem preferas por nia internacia komunikado la internacian lingvon Esperanto pro motivoj de daŭreblo, justa komunikado kaj respekto al lingvoj pro la fakto ke ne nur biodiverseco estas endanĝerita, sed ankaŭ lingvodiverseco.
ESTRARO:
Juan García del Río, prezidanto
Perla Martinelli, vicprezidanto
Manuela Blanco, sekretario
Antonio Vazquez, kasisto
Herman Deceuninck, komisiisto pri la retpaĝo
KOTIZO
30,- eŭroj jare en la landoj laŭ kontingento 1 de la Monda Banko; 20,- laŭ kontingento 2; 10,- laŭ kontingento 3; 5,- laŭ kontingento 4. Aliĝpetoj pere de esperantio.net (retpoŝte).
LABORPLANO
La trijara laborplano (2011-2014) unuanime aprobita de la Asembleo en marto 2011 inkluzivas tri ĉefajn celojn por la parto administrado-organizo kaj tri por la parto produktado-servoj: interalie la eldonon de broŝuroj pri naturamika turismo kaj la okazigon en 2013 de internacia konferenco en Andaluzio (Hispanio) kun pluraj naturamikaj ekskursoj. Aldone ankaŭ iniciatojn favore al “Verdaj Vojoj” kaj la tradician Internacian Naturamikan Semajnon en Grindelvaldo. (Fonto : HeKo 475 2-B, 27 marto 2011)
KONTAKTO
Retpoŝto: kontakto@naturamikaro.net
Adreso: Esperanta Naturamikaro, Ricardo de la Vega 14, ES-29018 Málaga (Hispanio, EU)