NOVAĴOJ
2025-11-06: ENa partoprenis en evento pri klimatŝanĝiĝo
Ĉi-jare, la 30an de oktobro 2025, Esperanta Naturamikaro partoprenis en la evento “Encuentro Malaga Viva: Bulos y Desinformación ante el cambio Climatico” (hispane) kiu koncentriĝos pri “Mitoj kaj misinformado pri klimata ŝanĝiĝo”. Ĉi tiu evento celas levi konscion inter civitanoj kaj ĉiuspecaj organizaĵoj pri la graveco de plibonigo de nia medio.
2025-10-08: La 4a NAKSE nuligita
Karaj aliĝintoj al la 4a NAKSE,
Kun granda bedaŭro, ni informas vin pri la decido fare de la Formiketa teamo, interkonsente kun ENa, nuligi la ĉi-jaran NAKSE-n, pro nesufiĉa nombro de gastoj, laŭ la hotelo.
Tre malgaje ni alvenis al tiu realeca decido, ĉar ENa riskus deficiton.
Ni analizas la kaŭzojn de la granda malkresko kompare kun la pasintaj jaroj.
Pardonu ĉiun ĝenon.
2025-09-25: La jarkonferenco de la Naturamika Internacio
Disvolviĝas hodiaŭ en Timisoara (Rumanio) la 11a jarkonferenco de Naturfreunde Internationale, kiun partoprenas ankaŭ Esperanta Naturamikaro, bazita en Hispanio, per sia delegito c-ano Giorgio Silfer: la konferenco, bone organizita de la rumana sekcio, koincidas kun la cent-trideka datreveno de la naturamika movado kaj la sepdek-kvina de NFI.
Legi plu: https://www.esperantio.net/heko/hodiaux-la-jarkonferenco-de-la-naturamika-internacio
DOKUMENTOJ
Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj
La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (Barcelono, 1996) proklamas, ke ĉiu lingvo kaj ties parolantoj havas egalajn rajtojn je uzo, disvolviĝo kaj protektado en ĉiuj sferoj de la vivo (administracia, justica, edukada, kultura, ekonomia, amaskomunikila k.t.p.), difinas lingvajn rajtojn kiel samtempe individuajn kaj kolektivajn, malpermesas devigan asimiladon, kaj alvokas al internaciaj institucioj, inkluzive al UN, garantii veran lingvan justecon kaj diversecon.
Legi la tutan deklaracion (ĉe Heraldo Komunikas)
Manila Deklaracio pri Monda Turismo
Akceptita de la Monda Turisma Konferenco, okazinta en Manilo, Filipinoj, de la 27a de septembro ĝis la 10a de oktobro 1980, ĉi tiu grava dokumento skribas en la paĝo 11 “…substrekas ĉi-rilate la gravecon de la scio de lingvoj, precipe de tiuj kun universala destino, kia estas Esperanto; …”
VERDAJ VOJOJ KAJ NATURAMIKOJ
Unuafojo en 1999 dum kongreso de Naturamikoj Internacie en Belgio estis lanĉita naturamika kampanjo por Verdaj Vojoj. Laborgrupo kun reprezentantoj de ĉiuj naciaj naturamikaj federacioj realigis grandparte inter 1999 kaj 2002 tutan agadprogramon. Ili realigis por la partoprenantaj grupoj materialojn kiajn kompaktdisko (CD), afiŝo, faldfolio, balonoj por la infanoj kaj informletero.
Dezirante partopreni en la popularigon de aliaspeca, respektema turismo rilate al la naturmedio kaj la loka loĝantaro, la turisma fako de la franca asocio de naturamikoj engaĝiĝas por la disvolviĝo de verdaj vojoj kaj longdistancaj biciklovojoj en Francio, kune kun aliaj samcelaj francaj asocioj. Tiucele ili kolektas informojn ĉe la membroj, agas por la komplementigo inter verdaj vojoj kaj stacidomoj i.a. per la oferto de lubicikloj en la apudeco de stacidomoj kiel ekzemple tiu en Varsovio (Pollando) kiu havas nomon en Esperanto : “VETURILO” !
Laŭ la landoj aŭ eĉ la regionoj, la interpreto de la koncepto de Verdaj Vojoj kaj ĝia realigo povas sufiĉe varii. Ĝenerale verdaj vojoj referas al eksaj trajnlinioj aŭ aŭ laŭlonge de ili kaj trenvojoj laŭlonge de akvovojoj. Depende de la regiono/lando, verdaj vojoj estas konataj sub multaj malsimilaj nomoj: ‘Greenways‘ (Usono, kutime anglalingvaj landoj) ‘voies vertes’ (Francio, ‘RaVel‘ en franclingva parto de Belgio), ‘vias verdes’ (Hispanio), ‘vie verdi’ (Italio), ‘ecopistas’ aŭ ‘trilhos verdes‘ (Portugalio). Kontraŭe al biciklopadoj kiuj kundividas la spacon kun flanka aŭtotrafiko, la verdaj vojoj volas esti interkonektita reto de sendependaj vojoj kiuj estas pli sekuraj kaj sanaj por tiuj kiuj plumovas sin ‘malrapide’ kaj ‘malpoluante’. Nuntempe multaj landoj en la mondo adoptis la koncepton de verdaj vojoj. Ekzistas lokaj, regionaj kaj longdistancaj verdaj vojoj ofte kun malsimilaj ecoj.
Informilo pri Verdaj Vojoj (PDF)
Verda vojo inter La Flèche kaj Baugé apud la kastelo Greziljono
Verdan vojon sur pli ol 20 km pasas apud la kastelo Greziljono, grava kulturejo en Esperantio por ke vi promenu, biciklu, rultabulu en trankvila, natura kadro. La esperantista gastigejo Kastelo Greziljono situas tuj apud tiu verda vojo. Informiĝu ĉe la kastelo Greziljono pri planitaj biciklopruntejoj kaj reparejoj. Pere de sendependa vojo sur malnova trajnlinio kiu ligas Baugé al la Flèche kaj poste al Lude vi povos malkovri la regionon. Aldone estas buklo-itineroj por biciklantoj kiuj permesas aprezi la riĉecon de apudaj vilaĝoj aŭ la trankvilecon de la arbaro.
KONTAKTO:
VOIE VERTE LA FLECHE-BAUGÉ
Office de Tourisme du Baugeois
BP 56, FR-49150 BAUGE
Tel.: 02-41891807
Retpoŝto: tourisme.bauge@wanadoo.fr
Kiel atingi Baugé?
Ekde aviadilejo (Aéroport) Angers Loire Métropole : 20km
Publika transporto : Komplika, precipe semajnfine.
Komence veturu per trajno aŭ aŭtobuso ĝis la urbo Angers, Le Mans aŭ Saumur. ATENTU ! Nepre konsultu la retejon de Esperantista Kastelo Greziljono (Aktualaj aferoj kaj vizitinstruoj)